Johann Wolfgang Goethe
EL «ROMAJ ELEGIOJ»

Al malproksima Brituj' mi ne sekvus Cezaron! Prefere
trenus min Florus kun si al ĉiu stratkuirej'.
Ĉar ja pli naŭzas min la funebraj nebuloj de l' nordo,
ol ĉiu pula popol' vigle svarmanta en sud'.
Kaj eĉ pli bele de nun mi salutas vin, kara drinkejo,
aŭ, osteria, laŭ vort' lerte uzata en Rom',
ĉar vi ĵus montris al mi la Amatan, sekvatan de l' onklo
ofte trompata de ŝi por mia kaj ŝia bon'.
En samlanda grupet' mi sidadis ĉi tie ĉe tablo,
ŝi, apud sia patrin', transe serĉadis pri lok',
benkon ŝovadis ŝi plu, kaj ŝi sciis lerte aranĝi,
ke l' profilet' kaj la nuk' montris sin tute al mi.
Laŭta ŝi estis, pli ol Romaninoj kutimas, enverŝis,
dume rigardis ŝi min, do ŝi maltrafis pri l' glas'.
Fluis tra l' tablo la vin' kaj per sia ĉarma fingreto
cirklojn malsekajn ŝi nun tiris tra l' lignotabul'.
Plektis ŝi al mia nom' sian nomon. Ke ŝian fingreton
glutis mi per la rigard', tion rimarkis ja ŝi.
Tiris ŝi kun rapidec' nun la signon de l' Kvino Romana.
Sekvis antaŭe streket'. Tuj, kiam vidis mi jam,
tiris ŝi rondon post rond' por forviŝi literojn, ciferojn,
sed jam en mia rigard' stampis sin pompe la Kvar'!
Muta mi restis en sid' kaj mi mordis la lipojn ĝis vundo.
Parte el ruz' kaj plezur', parte el brula dezir'.
Ho, kiel longe ĝis nokt'! kaj eĉ plu! kvar horojn atendi!
Kaj vi malfruas, ho sun', ĝuas vi vidon de Rom'.
Pli grandiozan, ho sun', ja neniam vi vidis kaj vidos,
kiel promesis en rav' via ĉefpastro, Horac'.
Tamen, hodiaŭ ne plu ja restadu kaj de l' sep montetoj
turnu sin via rigard' kun pli volonta rapid'.
Ho, pro favor' al poet' mallongigu la horojn superbajn.
Kiujn avide, en rav' ĝuas pentrista rigard'.
Arde, rapide ankor' ekrigardu pri l' altaj fasadoj,
pri obelisko, kupol', ĉiu kolono de l' Urb'.
Poste, jam dronu en mar', por morgaŭ matene revidi,
kion jarcentoj al vi donis por dia plezur':
tiujn humidajn de kan' longege kovritajn du bordojn,
montojn kun milda dekliv', nigrajn de arb' kaj arbust'.
Vidis vi en la komenc' nur kelkajn kabanojn, sed foje
ĉion vivigis popol': svarma, feliĉa rabgent',
ĉion al tiu ĉi lok' ĝi kuntrenis poste; apenaŭ
restis cetere la mond' inda je via rigard'.
Vidis vi mondon en ĝerm' kaj vi vidis ĝin poste ruinan,
ĝermis re el la ruin' preskaŭ pli grande ĉi mond'.
Por ke mi, en via bril', ĝin longe ankoraŭ rigardu,
ŝpinu ja saĝe la Parc' longe sur mia faden'.
Ho, sed alvenas ĝi jam: tiu bela, fiksita horeto,
rav'! ĉu mi aŭdas jam ĝin? Ne, sed mi aŭdas jam tri!
Karaj Muzoj, do vi ree trompis la longon de l' tempo,
kiu disigas nun min de kara knabin'.
Muzoj, adiaŭ, mi jam rapidegas, sen tim' vin ofendi,
eĉ vi, fieraj, sen dub' cedas al rang' de Amor'!